Page 1 of 2

El^cerpiteco ???

Posted: Wed Jun 20, 2007 8:09 pm
by ichi
Mi ^jus rimarkis ke pli multaj vortoj estas en Esperanto. Ekzemple: dama^go, el^cerpiteco, malpureco, soifo, malsato, ebrieco. Mi dankas al la persono (Piscator?) kiu faris tiun laboron. Sed mi havas demandon pri la vorto "el^cerpiteco".

el^cerpita = ^gisfine eluzita, tute konsumita

Mi supozas de tio, ke el^cerpiteco estas la stato de tiu, kiu estas ^gisfine eluzita, tute konsumita. Kvankam mi tuj komprenis la signifon, mi neniam renkontis tiun vorton antaue kaj mi trovas la signifon iom malglatan. el-^cerp-it-eco. ^Cerpi (kaj mal^cerpi) estas transitivaj, do la -it- estas bezona por turni la signifon. Malsimpla kaj malglata.

Anstatau "el^cerpiteco", mi sugestas ke ni uzu la vorton "laceco".

laceco = stato de tiu, kiu estas sentanta sin malvigla kaj bezonanta ripozon pro eluzo de siaj fortoj per troa penado

Laceco estas pli simpla (lac-eco), ^gi estas in PIVo (el^cerpiteco ne estas), kaj ^gi estas pli tauga por ludantoj kiuj ne bone scipovas Esperanton.

Posted: Wed Jun 20, 2007 10:59 pm
by Piscator
Dankon por komento. Laceco estas pli bona vorto. Mi ne estis tre feliĉa pri elĉerpiteco meme.

Bonvolu komenti estontaj malbelecoj kaj eraroj ĉi tie (kaj ne estigu novan fadenon pro ĉion.)

Posted: Thu Jul 26, 2007 5:57 pm
by ichi
obuso = cilindroforma kuglego pafata de kanono

^selo = ekstera krusto kiu kovras

PIVa ekzemplo: "malplena ^selo de mortinta cikado"

Posted: Thu Jul 26, 2007 6:06 pm
by Piscator
Mi supozas ke oni uzis anglan-esperantan vortaron por traduki "shell". :)

Posted: Thu Jul 26, 2007 8:19 pm
by ichi
Jes, mi miris ricevi obuson kiam mi mortigis skarabon. Eble per la obuso mi povas mortigi elefanton?

Posted: Sat Jul 28, 2007 9:56 am
by Piscator
Eble. Kaj eble oni ricevas kofron kiam oni mortigas elefanton. :wink:

^Snuro

Posted: Thu Feb 21, 2008 12:32 am
by ichi
En Cantr II, oni uzas ^snuron (string) por fari ^snuron (rope). Mi ofte konfusi^gas inter ^snuro (string) kaj maldika ^snuro (thin rope). Mi sugestas ke ni ^san^gu la vorton ^snuro (string) al ^snureto.

string................^snureto
thin rope...........maldika ^snuro
medium rope....mezdika ^snuro
thick rope.........dika ^snuro

Posted: Fri Feb 22, 2008 6:52 pm
by Piscator
Mi ŝanĝis tion kaj faris kelkajn aliajn tradukojn hieraŭ. Se mi eraris aŭ se vi preferas la malnovajn tradukojn (mi ŝanĝis "registro" al "inventaro" ekzemple (duonintence, cetere dirita :lol: )) informu min kutime.

Posted: Mon Feb 25, 2008 12:02 pm
by Kristof
"Registro" estis erara, "inventaro" estas multe pli bona. Dankon.

Alian erareton mi rimarkis: en la inventaro, la lasta dekstra markilo estas "chiun" dum ghi devus estis "chion" au "chiujn".

Posted: Mon Feb 25, 2008 1:17 pm
by Piscator
Korektita. Mi ankaŭ dubas ĉu "aktiveco" estas optima. Mi preferus "projektoj" aŭ similan.

Posted: Mon Feb 25, 2008 3:06 pm
by Kristof
Jes, "projektoj" pli bonas ol "aktiveco".

En la inventaro, "notajxoj" povus shanghighi al "notoj".

Posted: Mon Feb 25, 2008 3:13 pm
by Kristof
Mi volas ektraduki la bazan regularon en la vikio. Granda malavantagho de cantr estas ties malevidenteco por novuloj.

Chu iu volas sekvi min al tiu projekto?

Posted: Mon Feb 25, 2008 4:59 pm
by Piscator
Mi jam pensis pri ŝanĝi "notaĵoj" al "notoj", sed en mia vortaro la du vortoj estas sinonima, do mi ne ŝanĝis mian unuan tradukon. Sed vi pravas, ni devus preferi la pli simplan varianton.

Eble mi sekvos vin traduki vikion, sed certe ne tiusemajne. :wink:

Posted: Tue Feb 26, 2008 8:22 am
by Kristof
Piscator wrote:Mi jam pensis pri ŝanĝi "notaĵoj" al "notoj", sed en mia vortaro la du vortoj estas sinonima, do mi ne ŝanĝis mian unuan tradukon. Sed vi pravas, ni devus preferi la pli simplan varianton.

Eble mi sekvos vin traduki vikion, sed certe ne tiusemajne. :wink:


Ne! ne chi semajne :shock:

Tio ne urghas :wink:

Posted: Tue Feb 26, 2008 8:27 am
by Kristof
Retumante, mi kutimas uzi Retan Vortaron. Jen ghi diras pri noto:
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/not.html