ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)
Posted: Sat Apr 30, 2011 10:10 pm
(ni baldaŭ sendos enludmesaĝon al la ludantoj kiuj havas Esperanto-rolulojn pri tiu temo, kiu ankaŭ enhavos enketon)
Nuntempe la naskiĝsistemo funkcias tiel ke nova rolulo nur povas naskiĝi en lokoj kie jam estas almenaŭ du aliaj roluloj kiuj parolas la lingvon kiun oni selektis por tiu nova rolulo.
Pro malgranda nombro de Esperanto-roluloj, kiuj ankaŭ ofte troviĝas en multaj diversaj lokoj, nuntempe ni ne havas multajn eblajn naskiĝlokojn por novaj Esperanto-roluloj. Sub plej malbonaj kondiĉoj ni eĉ havas nur unu eblan naskiĝlokon. Tial jam okazis ke unu ludanto kreis novajn rolulojn kiuj preskaŭ ĉiuj (ses el sep) naskiĝis en la sama loko. Sed la celo de tiu ĉi ludo nek estas ke unu ludanto devas rolludi nur kun propraj roluloj nek ke li devas sendi rolulojn for de la naskiĝloko kaj riski per tio ke ili dum longa tempo ne povas renkonti aliajn Esperanto-parolantojn.
Se tio okazas, ni riskas, ke novaj ludantoj kun Esperanto-roluloj rapide perdos la intereson.
Ebla solvo por tiu ĉi problemo povus esti ke ni ŝanĝus la naskiĝsistemon al fiksaj naskiĝlokoj (ĝis ni denove havos kelkajn lokojn kiuj taŭgas kiel naskiĝlokoj, do kun almenaŭ du roluloj). La avantaĝo estus ke komence de tiu ĉi ŝanĝo ni havus pli da eblaj naskiĝlokoj ol nuntempe kaj post iom da tempo eble eĉ denove lokojn kun multaj Esperanto-roluloj. Tiel ni ankaŭ plibonigus la eblojn por vere ludi iun rolon.
Do, unue la demando estas: ĉu vi volas ĉi-tiun ŝanĝon al naskiĝsistemo kun fiksaj naskiĝlokoj?
Se jes, la dua demando estas, kiujn lokojn vi deziras kiel naskiĝlokojn?
Miaj proponoj estas Ĉiela Savo kiel nuntempe plej granda urb(et)o de Esperanto-roluloj kaj krome tri lokoj sur la Esperanto-insulo: Sjuno Montaro Okcidenta, Irdrosto kaj Uurfo.
Sed memkompreneble ni ankaŭ povas diskuti aliajn proponojn.