Page 5 of 7

Re: Bonvenon!

Posted: Sat Apr 14, 2012 8:19 pm
by Piteris
Saluton al cxiuj! :mrgreen:

Re: Bonvenon!

Posted: Sat Apr 14, 2012 8:56 pm
by Ronja Rotschopf
Ho, novulo! Bonvenon. :-D

Re: Bonvenon!

Posted: Sat Apr 14, 2012 9:19 pm
by Piteris
Saluton Ronja! Kiel longe vi ludas la ludon? :)

Re: Bonvenon!

Posted: Sat Apr 14, 2012 9:23 pm
by Ronja Rotschopf
Mi ekludis 2007. Mi ne plu rememoras en kiu monato. Sed mi pensas ke estis somere. Kaj vi? Ĉu vi estas tutfreŝa ĉi tie?

Re: Bonvenon!

Posted: Sat Apr 14, 2012 9:25 pm
by Piteris
Mi ludis cxi tiun ludon dufoje, sed malsukcese. Nune mi provas trian fojon kaj al mi gxi placxas gxis nun :)

Re: Bonvenon!

Posted: Sat Apr 14, 2012 9:30 pm
by Ronja Rotschopf
Tre bone. Do se vi havas iujn proponojn aŭ emas diskuti ion aŭ eble ankaŭ foje emas plendi pri io, ne hezitu fari tion ankaŭ esperante (en ambaŭ signifoj) :-)
En kiuj lingvoj vi ludas kaj kiom da esperantlingvaj rolantoj vi jam havas nun?

Re: Bonvenon!

Posted: Sat Apr 14, 2012 9:40 pm
by Piteris
Mi ludas unu rolanton pole, unu angle, unu svede kaj unu esperante. Mi planas havi unu germane kaj hispane. Nu, ankaux unu ruse, povas esti ;)
Mi havos 2 aux 3 esperante, plu estus dangxere.

Kaj vi? Kiom da rolantoj vi havas kaj kiom de ili estas en esperantujo? ;)

Re: Bonvenon!

Posted: Sun Apr 15, 2012 9:46 am
by Ronja Rotschopf
Mi estas sufiĉe freneza (aŭ mania) por ludi 15 rolantojn. 5 el ili parolas Esperanton, 1 la anglan kaj la aliaj parolas la germanan.

Re: Bonvenon!

Posted: Sun Apr 15, 2012 10:37 am
by Piteris
Mi ankaux planas havi 15 rolantoj, sed:
- en Esperantujo 3
- pole 2
- 2 angle
- 2 hispane
- unu portugale
- unu svede
- unu ruse
- unu germane
- 2 ie ajn (mi ni scias ankoraux *smile*)

Verdire, mi vidas ke jam malmulte okazas en Cantr II, mi pensas, ke oni devus komenci Cantr III mondon.

Re: Bonvenon!

Posted: Sun Apr 15, 2012 11:26 am
by Ronja Rotschopf
Ŭaŭ! Ĉu vi sufiĉe bone parolas ĉiujn tiujn lingvojn?


Verdire, mi vidas ke jam malmulte okazas en Cantr II

Kion vi celas per tio? Mi fakte pensas ke nuntempe okazas multe pri la evoluo de la ludo. Kaj kiom okazas enlude tio ja dependas nur de la ludantoj, do nun ankaŭ denove de vi. :-)

Sed se vi volas bonvolu klarigi pli detale kiel vi imagus Cantr III (mi rekomendus ke vi kreu novan fadenon pri tio)

Re: Bonvenon!

Posted: Sun Apr 15, 2012 11:56 am
by Piteris
Nu, verdire suficxe mi bone konas nur polan, anglan, prusan kaj esperanton. Mi lernis rusan kaj germanan, do mi celas uzi ludon por rememorigxi lingvojn. La hispana lingvo cxiam al mi placxis kaj mi iomete komprenas gxin. Svedan mi ne konas, sed mi studas danan lingvon, kiu estas iom simila. Portugalan mi totale ne konas, sed mi provos ellerni gxin.

Kiel mi imagus Cantr III? Mi pensas ke la ludo estas suficxe bona, ke ni nur ludu denove kun similaj reguloj kaj simila sistemo al Cantr II. Simple cxio okazus triafoje ;) Novaj societoj, insuloj, nova vojo de ludado :)

Mi vidas, ke aperis enketo en Cantr. En gxi oni demandas, kion ni pensas pri eventualaj privataj mondetoj, se iu persono volus gxin havi, tiu devus iom pagi (kiom oni ne priskribis) Mi pensas, ke tio povus esti bona por financoj de la ludo. Privataj mondoj nenion malbonan laux mi ne farus, kaj pli granda kvanto da monoj donus al ludo-sxtiristoj eblecon, ke plibonigi servilojn kaj ludon.

Re: Bonvenon!

Posted: Thu Jun 07, 2012 2:21 pm
by Angelus Domini
Saluton samludanoj! :D

Re: Bonvenon!

Posted: Thu Jun 07, 2012 3:17 pm
by Ronja Rotschopf
Saluton :-) Ĉu vi nun ludas esperantlingvajn rolantojn?

Re: Bonvenon!

Posted: Thu Jun 07, 2012 5:43 pm
by Angelus Domini
Jes, cxu ne? :mrgreen: Mi tre sxatas Esperanton sed mi estas eterna komencanto...eble se mi ludas esperantlingve, mi bonigos mian Esperanton! :)

Re: Bonvenon!

Posted: Thu Jun 07, 2012 8:08 pm
by Ronja Rotschopf
Jes, tutcerte tio helpos. Cetere mi opinias ke via lingvonivelo estas pli bona ol la lingvonivelo de tipaj eternaj komencantoj. Eterna lernanto estas ankaŭ mi.