strangaj aŭ eraraj tradukaĵoj
Posted: Thu Feb 18, 2010 4:20 am
Mi ne trovis fadenon pri mistradukaĵoj, do tion mi nun kreas.
Ĉe la paĝo "Loko", sub "Elirejoj" estas:
"aŭtostrado al nenomita loko (direction: nordokcidento)"
Ĉu tio estas straTo? Ĉiukaze, kutime stratoj troviĝas ene de urboj; ŝoseoj konektas malproksimajn urbojn. Laŭ mia opinio, la angla "highway" estu "ŝoseo", kaj simile "expressway" eble estu "ĉefŝoseo" aŭ "ekspresa ŝoseo".
Ankaŭ (se eblas), iu ŝanĝu "direction:" al "direkto:".
"2883-4.01: Vi vidas ke xxx foriras el la centrejo de xxx, enirante lokon Raft."
Tiukaze, "Raft" estis la nomo de veturilo (floso), kiu ne vere estas "loko" laŭ la kutima uzado de tiu vorto. Ŝajnas, ke kaj la mesaĝo por eniri lokon kaj la mesaĝo por eniri veturilon samas, kaj tial devus esti taŭga ambaŭkaze. Do, mi proponas la simplan "al" anstataŭ "enirante lokon".
"2883-4.01: Vi vidas, ke xxx foriras el la mezo de xxx al Raft."
Ĉu ne tio fluas pli glate?
(Ankaŭ mi opinias, ke "mezo" estas pli bona vorto ol "centrejo". La angla "central area" estas iom mallerta esprimo en la originala lingvo dekomence, do nepre laŭvorta traduko de ĝi ne nepre necesas laŭ mi).
Mi tamen ŝatas la ludon!