strangaj aŭ eraraj tradukaĵoj

Ekstere-de-la-rolanto diskutforumo por ludantoj en Esperanto

Moderators: Public Relations Department, Players Department

trojo
Posts: 31
Joined: Wed Feb 17, 2010 8:44 pm

strangaj aŭ eraraj tradukaĵoj

Postby trojo » Thu Feb 18, 2010 4:20 am

Mi ne trovis fadenon pri mistradukaĵoj, do tion mi nun kreas.

Ĉe la paĝo "Loko", sub "Elirejoj" estas:
"aŭtostrado al nenomita loko (direction: nordokcidento)"

Ĉu tio estas straTo? Ĉiukaze, kutime stratoj troviĝas ene de urboj; ŝoseoj konektas malproksimajn urbojn. Laŭ mia opinio, la angla "highway" estu "ŝoseo", kaj simile "expressway" eble estu "ĉefŝoseo" aŭ "ekspresa ŝoseo".

Ankaŭ (se eblas), iu ŝanĝu "direction:" al "direkto:".

"2883-4.01: Vi vidas ke xxx foriras el la centrejo de xxx, enirante lokon Raft."

Tiukaze, "Raft" estis la nomo de veturilo (floso), kiu ne vere estas "loko" laŭ la kutima uzado de tiu vorto. Ŝajnas, ke kaj la mesaĝo por eniri lokon kaj la mesaĝo por eniri veturilon samas, kaj tial devus esti taŭga ambaŭkaze. Do, mi proponas la simplan "al" anstataŭ "enirante lokon".

"2883-4.01: Vi vidas, ke xxx foriras el la mezo de xxx al Raft."

Ĉu ne tio fluas pli glate?

(Ankaŭ mi opinias, ke "mezo" estas pli bona vorto ol "centrejo". La angla "central area" estas iom mallerta esprimo en la originala lingvo dekomence, do nepre laŭvorta traduko de ĝi ne nepre necesas laŭ mi).

Mi tamen ŝatas la ludon! :)
trojo
Posts: 31
Joined: Wed Feb 17, 2010 8:44 pm

Re: strangaj aŭ eraraj tradukaĵoj

Postby trojo » Thu Feb 18, 2010 4:25 pm

Vi povas vidi ke tiu ĉi persono tenas:
•ofte uzata osta fluto;
•novega osta Lanco;

Ŝajnas, ke ne eblas akuzativigi la liston. Tial pli bone estus...

"Vi povas vidi, ke tenataj de tiu ĉi estas:..."
"Vi povas vidi, ke en la manoj de tiu ĉi estas:..."

(La vorto "persono" tute ne necesas ĉi tie. Tio estas anglismo.)

•novega osta Lanco;

Ŝajnas, ke "lanco" estu minuskla, ĉar aliaj aĵoj estas tiaj.
User avatar
Ronja Rotschopf
Posts: 3540
Joined: Tue Jul 22, 2008 7:04 pm
Location: Leipzig - Germany
Contact:

Re: strangaj aŭ eraraj tradukaĵoj

Postby Ronja Rotschopf » Wed Jun 29, 2011 8:54 pm

"tiras je" sonas tute strange laŭ mi (kaj mi supozas ke tiu uzo de "je" ankaŭ estas malĝusta). Se ne estus malĝusta, ĝi ja tamen estas miskomprenebla. Kiam mi tiras je io, tio ne nepre signifas ke mi sukcese tiras ĝin ien. Povus esti tro peza, ĉu ne?

ekzemploj
Vi vidas ke iu tiras je iom da hematito el la centrejo de iu loko al veturilo
ĉi tie la vorto "je" tute ne estas bezonata

Vi vidas ke iu tiras je novega ligna trulo el la centrejo de iu loko al iu ejo.
Pli bone estus: Vi vidas ke iu tiras novegan lignan trulon el la centrejo de iu loko al iu ejo

Kompreneble mi ne scias ĉu estas ne ebla pro programaj aferoj, sed ĝenerale la finaĵo "-n" ja evidente estas ebla almenaŭ parte (ekzemple: Vi prenas uzatan ŝtona martelon).
Piteris
Posts: 44
Joined: Sat Apr 14, 2012 2:50 pm

Re: strangaj aŭ eraraj tradukaĵoj

Postby Piteris » Sun Apr 15, 2012 5:43 pm

Mi povus rekomenci tradukadon, mi kontrolus jam tradukitan parton kaj provus fari ankoraux maltradukitan. Kion vi pensas?
User avatar
Ronja Rotschopf
Posts: 3540
Joined: Tue Jul 22, 2008 7:04 pm
Location: Leipzig - Germany
Contact:

Re: strangaj aŭ eraraj tradukaĵoj

Postby Ronja Rotschopf » Sun Apr 15, 2012 6:07 pm

Lastatempe ni havis tre diligentan tradukiston. Laux mia opinio iom mankas la diskuto pri tradukoj kaj mi pensas ke sufiĉus se vi avertus pri strangaj aŭ eraraj tradukoj. Sed se vi volas aspiri postenon en la tradukteamo, vi memkompreneble ankaŭ povas fari tion.
Piteris
Posts: 44
Joined: Sat Apr 14, 2012 2:50 pm

Re: strangaj aŭ eraraj tradukaĵoj

Postby Piteris » Sun Apr 15, 2012 6:10 pm

Se administraro de la ludo akceptus mian proponon, mi komencus labori pri la traduko, sed mi skribus cxi tie preskaux cxion, kio estus grava. Tiel ni farus kaj finigus tradukadon demokrate. Bone?
User avatar
Ronja Rotschopf
Posts: 3540
Joined: Tue Jul 22, 2008 7:04 pm
Location: Leipzig - Germany
Contact:

Re: strangaj aŭ eraraj tradukaĵoj

Postby Ronja Rotschopf » Sun Apr 15, 2012 7:02 pm

Bonege :-)

Return to “Esperantistaj Ludantoj (Esperanto)”

Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 1 guest