Page 1 of 2

Vel^sipo?

Posted: Wed Jun 24, 2009 7:47 am
by ichi
Vel^sipo? ^Cu vere? Subite mi havas kelkajn vel^sipojn. E^c la ^sipoj sen veloj nun estas vel^sipoj? Kial?

^Sajnas al mi ke ^ciu ^sipo kiu havas velon estas vel^sipo. Kaj ^ciu ^sipo sen velo ne estas vel^sipo.

Posted: Wed Jun 24, 2009 10:53 am
by Piscator
Mi supozas la nova tradukisto ŝanĝis tion. Ne demandu min kial.

Mi esperas ke ni diskutos tiun aferon ĉi tie. Mi voĉas reŝanĝi tion.

Posted: Wed Jun 24, 2009 8:56 pm
by ichi
Mi opinias ke ^salupo estas pli tauga traduko por "sloop".

Posted: Wed Jun 24, 2009 9:24 pm
by ichi
Nun ni havas ^salupego por "longboat". ^salup-ego? Granda "sloop" estas "longboat"? Mi opinias ke ne.

Mi sugestas ke ni uzu la vorton longboato (longa boato).

Au se vi prefus uzi pli precizan vorton: pinaso (lar^ga boato, 10m longa au pli, kun nepinta posta^jo).

Posted: Wed Jun 24, 2009 9:50 pm
by ichi
Mi ^jus rigardis bildon de "longboat" kaj ^gi havas pintan posta^jon, do mi opinias ke pinaso estas malpli tauga ol longboato.

Se longboato malpla^cas al vi, mi sugestas la vorton boatego (kiu estas multe pli bona ol ^salupego).

Posted: Wed Jun 24, 2009 10:37 pm
by ichi
Nun mi trovas vorton remil^sipeto por "dinghy". Mi opinias ke remil^sipeto estas maltauga. Unue, "dinghy" ne estas ^sipo, ^gi estas boato.

boato = akvoveturilo malgranda
^sipo = akvoveturilo de sufi^ce grandaj dimensioj

Due, remilo estas ilo por remi. La boato mem estas remboato. Mi opinias ke la ^gusta vorto por "rowing boat" estas remboato. Por "dinghy" mi sugestas la vorton utilboato (utila boato). ^Gi estas utila ^car ^gi veturas en lago kaj en maro, kaj ^gi povas doki al multaj specoj de ^sipoj.

Se utilboato malpla^cas al vi, mi oferas la vorton pinaseto.

Posted: Wed Jun 24, 2009 11:36 pm
by Piscator
Mi konsentas ke remilŝipo estas tute maltaŭga por "dinghy" ĉar tio konfliktas kun "rowing boat".

Se vi uzas "ŝipeto" aŭ "boato" estas demando de gusto miaopinie, câr ambaŭ efektive signifas la samon. Boato kaj ŝipo nur diferencas je la grandeco do -eg- kaj -et- transformas la unu en la alio laŭ mia kompreno.

Posted: Wed Jun 24, 2009 11:40 pm
by ichi
Por la aliaj ^sipoj, mi sugestas:

"darter" = kutro (malgranda unumasta ^sipo)
"soarer"= skuno (malpeza dumasta ^sipo)
"raker" = lugro (rapida ^sipo havanta 2-3 mastojn)
"skimmer" = brigo (dumasta ^sipo kun laular^gaj veloj)
"galleon" = galiono (granda mar^sipo)

Posted: Thu Jun 25, 2009 12:16 am
by ichi
Lau PIVo: boato estas ^generala nomo por ^cia akvoveturilo sufi^ce malgranda por esti pelata per remiloj. El influo de naciaj lingvoj, oni trovas boat- misuzata anstatau ^sip-, ekzemple kargoboato, pakboato, submarboato.

Klare lau PIVo, la "dinghy" kaj la "longboat" estas boatoj, kaj la "raker" kaj la "galleon" estas ^sipoj.

Posted: Thu Jun 25, 2009 4:03 am
by amika-babilfrenzo
Pardonu ke mi ne estas spertulo pri boatoj aux sxipoj. :oops: Mi sxangxis 'sloop'-n al 'sxalupo', kaj 'dinghy'-n al 'pinaseto'

ichi wrote:Nun ni havas ^salupego por "longboat". ^salup-ego? Granda "sloop" estas "longboat"? Mi opinias ke ne.


Sxalupegon mi trovis en kelkaj vortaroj, por la angla 'longboat'. Plie, laux ReVo 'sxalupo' estas 'granda boato', kaj cxar je Kantro la 'longboat' estas boato por ses personoj kaj la sxalupo kvar, eble 'longboat' estas 'tre granda boato' do 'sxalupego'... :?:

Posted: Thu Jun 25, 2009 7:54 am
by ichi
laux ReVo 'sxalupo' estas 'granda boato'

Lau PIVo, ^salupo estas "malgranda ^sipo au barko". Kaj barko estas "akvoveturilo pli malgranda ol ^sipo kaj pli granda ol boato". Klare, lau PIVo, ^salupo ne estas boato.
je Kantro la 'longboat' estas boato por ses personoj kaj la sxalupo kvar

Kvankam ^salupo havas malpli da interna spaco, ^gi estas multe pli rapida kaj peza ol "longboat". Por konstrui ^salupon oni bezonas 14000 lignon kaj 200 feron. Por konstrui "longboat" oni bezonas nur 10000 lignon. ^Salupo estas multe pli impona akvoveturilo ol "longboat".
eble 'longboat' estas 'tre granda boato' do 'sxalupego

Mi konsentas ke "longboat" estas granda boato, kaj mi estus kontenta nomi ^gin boatego (kvankam mi opinias ke la plej tauga nomo estas longboato). Mi ankau konsentas ke ^salupo estas la plej taugo nomo por "sloop". Sed mi forte opinias ke ^salupego estas maltauga nomo por "longboat". ^Salupo estas rapida kaj peza kaj povas uzi la plej bonajn velojn. "Longboat" estas malrapida kaj malpeza kaj povas uzi nur unu malgrandan velon. Ili estas tre malsimilaj akvoveturiloj.

Posted: Thu Jun 25, 2009 11:52 am
by Piscator
ichi wrote:Lau PIVo: boato estas ^generala nomo por ^cia akvoveturilo sufi^ce malgranda por esti pelata per remiloj. El influo de naciaj lingvoj, oni trovas boat- misuzata anstatau ^sip-, ekzemple kargoboato, pakboato, submarboato.

Klare lau PIVo, la "dinghy" kaj la "longboat" estas boatoj, kaj la "raker" kaj la "galleon" estas ^sipoj.


Ĉia tipo de akvoveturilo estas remebla. Nur estas demando de la nombro de la remiloj. Tiu defino estas tre disputebla. Kaj "ŝipeto" ankoraŭ povas signifi ĉia veturilo kiu estas pli malgranda ol normala ŝipo.

Tutegale, mi konsentas ke ni uzu "boato" kaj "ŝipo" laŭ la supra defino sen konsideri cent-remilaj galeroj aŭ similaj veturiloj.

Posted: Sat Jun 27, 2009 9:48 pm
by ichi
Unue, mi dankas al la tradukanto pro lia laboro. La traduktasko estas postulema kaj mi senkulpigas la tradukanton pro iamaj eraroj.
Vi man^gis 154 gramojn da spinaco por obteni 1 procentojn da forteco.

Mi opinias ke "obteni" ne estas vorto en Esperanto. Eble "akiri" estas tauga?

Posted: Mon Jun 29, 2009 6:10 pm
by Piscator
Vi pravas. Ĉu vi opinias ke "akiri" aŭ "(re)gajni" estas pli taŭga?

"Forteco" ne aspektas tre bela ankaŭ. "Sano" eble estus pli bona.

Posted: Mon Jun 29, 2009 7:47 pm
by ichi
^Cu vi opinias ke "akiri" au; "(re)gajni" estas pli tauga?
"Forteco" ne aspektas tre bela ankau;. "Sano" eble estus pli bona

Jes, mi konsentas..."regajni sanon" estas tre tauga.