Page 1 of 3

Tradukado 34%

Posted: Fri May 04, 2007 1:41 pm
by Franco
cantr estas nur 34% traduka. Cxu iu laboras al tio problemo?
Kiu tradukis la 34%?

Posted: Mon Jun 18, 2007 7:04 am
by ichi
Bedaurinde jam estas kelkaj eraroj en la Esperanto. Ekzemple, en kelkaj lokoj katuno kreskas. Katuno estas tolo. La ^gusta vorto estas kotono.

Posted: Mon Jun 18, 2007 3:17 pm
by Piscator
Dankon pro la informo. Mi provos ŝanĝi tiun ĉivespere.

Posted: Mon Jun 18, 2007 9:32 pm
by ichi
Ho, mi ne sciis ke la estro legas ^ci-tiujn pagojn. :-)
Mi estu pli ^gentila.

Dankon pro la ^san^go. Mi ne antauvidis ke iu tuj agus. Efektive mi ne antauvidis iun ajn agon. Mi opiniis ke la Esperantaj tradukoj ^cesis. Sed, se la Esperantaj tradukoj ankorau antaueniras, mi pretas kontribui.

Posted: Tue Jun 19, 2007 1:04 am
by Piscator
Mi ne estas "la estro" kaj mi esperas ke la vera estro ne mallaŭdos min pro ŝanĝi tiun sen trejnado. Mi ricevis tiun oficon nur unu semajno antaŭe. :D

Se vi volas helpi, vi devas membriĝi en la lingva departemento.

Posted: Sun Jan 27, 2008 12:51 am
by alekcxjo
hej... mi ja volas helpi! mi havas tre bonan esperanto-nivelon kaj do cxiam proponas mian helpon :)

kiel oni kontaktas ilin????

Posted: Mon Jan 28, 2008 2:46 pm
by Kristof
Saluton Alekcxjo !

kaj bonvenon en nia etan komunumon :)

Eki en Cantr ne tiom facilas, kaj post pluraj monatoj da ludado oni daure lernadas detalojn pri kiuj oni ne atentis.... Do se vi bezonas helpon simple kriu kaj ni alkuros!

Via tradukemo estas des pli bonvena, ke mi atendis tion por proponi mian helpon. Mi ne volis sole ataki :D

Piscator, respondumas pri la traduko en esperanto. Li certe aligos nin al la teamo se ni petas.

Posted: Wed Feb 06, 2008 7:49 am
by Kristof
Por peti alighon al la tradukskipo, vi rigardu che la unua pagho post ensaluto. Vi trovos ligilon personara varbado meze de la pagho. Klakinte ghin vi trovos liston de chiuj skipoj kiuj aktivas por la ludo. Unu el ili estas "language departement"... Nur klaku ghin por ricevi alighilon en vian mesaghujon.

Posted: Sun Feb 10, 2008 1:54 pm
by Piscator
Saluton Alekĉjo. Mi ne estas en la pozicio por aligi iun al la teamo, sed ni ĝojus pri ĉia helpo. Do bonvolu plenigi formularon kiel Kristof priskribis. :)

Ekskuzu, ke mia respondo estis tiel malrapida, sed mi prenis "feriojn" de Cantr dum kelkaj tagoj. :wink:

Posted: Mon Feb 11, 2008 11:31 am
by Kristof
Mi sendis formularon kaj atendas respondon... 8)

Posted: Fri Feb 22, 2008 10:08 am
by Kristof
Mi ne jam ricevis respondon.... :cry:

Kiu validigas alighilon? Chu Piscator? Chu li ferias?
CHU LI FORLASIS CANTR? :shock:

Posted: Fri Feb 22, 2008 6:37 pm
by Piscator
Mi ne estas rajtigita decidi pri kiun enteamigas. Mi pensis mi jam diris tion. :)

Estas konata problemo ke mesaĝoj okaze perdiĝas. Mi devis atendi ĉirkaŭ unu monaton ĝis mi ricevis mian respondon tiutempe kaj mi devis demandi due ankaŭ. Eble tio estas metodo por sciiĝi ĉu oni estas rezoluta. :lol: Vi skribu al Kev Milsom. Li estas la persono responsa.

Cetere, mi ne forlasis Cantron, mi ne plu "ferias" kaj eĉ tradukis iom hieraŭ. Eble iu rimarkis. :)

Posted: Sat Feb 23, 2008 6:25 am
by ichi
Cetere, mi ne forlasis Cantron, mi ne plu "ferias" kaj eĉ tradukis iom hieraŭ. Eble iu rimarkis.

Jes, dankon, mi rimarkas kelkaj utilajn ^san^gojn.

Posted: Mon Feb 25, 2008 2:04 am
by wichita
Piscator wrote:Vi skribu al Kev Milsom. Li estas la persono responsa.


Malfulicxile, Kev eksigxis lian pozicion. Oasis administras la departmenton de personarojn cxiumomente. Ni ankaux povas sendi unu kopion de via aplikajxo al mi, se sxi ne respondas tre rapide.

Posted: Tue Aug 19, 2008 1:58 pm
by Espo
Kiom % estas traduki nuntempe?