Page 2 of 3

Posted: Mon Sep 01, 2008 4:35 pm
by Piscator
33 % :oops:

Posted: Tue Sep 02, 2008 8:17 am
by Espo
Cxu vi laboras pri tio?


Cxu vi povas helpi vin?

Posted: Tue Sep 02, 2008 10:37 am
by Piscator
Ne ofte. Mi mankis tempon kaj ,honeste dirita, mi mankas spertecon ankaŭ.

Mi ĝojus pri ia ajn helpo. Sed vi membriĝu je stabo unue. La linkilo estas sur la fronta paĝo.

PS Aŭ mesaĝu wichita se tio ne funkcias.

Posted: Sat Oct 11, 2008 10:38 pm
by Ronja Rotschopf
Mi ne povas helpi, cxar bedauxrinde mi mankas spertecon ankaux.

Posted: Thu Oct 16, 2008 11:16 am
by Espo
Eventuale ni komencas kun la " viki-o".

Posted: Thu Jul 09, 2009 10:21 am
by amika-babilfrenzo
50.1% :D

Posted: Thu Jul 09, 2009 11:05 am
by Piscator
:D Bonege.

Posted: Tue Jul 14, 2009 2:29 am
by ichi
______________AKTUALAJ LERTOJ_________________
Minado.....................sperte............Armilfabrikado.........efike
Arbar-prizorgado....sperte.............Fosado...................novice
Rafinado...................sperte.............Kuirado...................novice
Tajlorado..................sperte.............Veturilfabrikado......novice
Ilofabrikado...............sperte.............Enfosado................novice
Farmado....................lerte................S^ipkonstruado.....novice
Batalado....................lerte ............. C^asado.................mallerte
Konstruado...............lerte ...............C^arpentado..........mallerte
Metalpurigado..........efike ............. Mas^infabrikado....mallerte
Kolektado..................efike

Mi opinias ke AKTUALAJ KAPABLOJ estas pli tauga titolo. Ni jam havas "lerte" en la kapablo-listo; estas strange havi ^gin ankau en la titolo.

Mi opinias ke la simpla infinitivo (-i) estas pli tauga kaj pli legebla ol la daura sufikso (-ado). Ekzemple: Fosi anstatau Fosado, Konstrui anstatau Konstuado. La infinitivo estas pli tauga ^car ^gi prezentas la agon en plej generala, sendifina maniero.

Mi opinias ke Arbohaki estas pli tauga ol Arbar-prizorgi. En Cantr oni simple prenas arbojn. Oni ne plantas la arbojn, oni ne pritondas la arbojn.

Mi opinias ke Enterigi (au Entombigi) estas pli tauga ol Enfosi.

Posted: Tue Jul 14, 2009 2:57 am
by ichi
Mi ^jus rimarkis ke la kapablo nomi^gas "Fosado" kaj la ilo por fari tiun agon nomi^gas ^sovelilo. Mi opinias ke oni fosas per fosilo kaj oni ^sovelas per ^sovelilo. Kiam oni fosas, oni faras truon. Kiam oni ^sovelas, oni prenas a^jojn de unu loko kaj portas (au ^jetas) al alia loko.

En Cantr oni uzas fosilon por preni argilon, kalk^stonon, cepojn, ktp. Oni elfosas tiujn de la tero kaj lasas truon. Mi opinias ke fosi estas la ^gusta verbo, kaj la ^gusta vorto por la ilo estas fosilo.

Posted: Tue Jul 14, 2009 4:39 pm
by Ronja Rotschopf
vershajne vi pravas, sed tamen mi preferus "shovelilo"

Posted: Thu Jul 16, 2009 11:13 am
by ichi
vershajne vi pravas, sed tamen mi preferus "shovelilo"

Mi ne komprenas. Vi konsentas ke fosilo estas la ^gusta vorto, sed vi preferas uzi mal^gustan vorton?

Mi preferas la vorton fosilo pro tri kialoj:
(1) en Cantr fosilo estas pli ^gusta ol ^sovelilo
(2) fosilo estas pli legebla ol ^sovelilo
(3) ^sovelilo ^sajnas malbela al mi

Posted: Thu Jul 16, 2009 1:16 pm
by Ronja Rotschopf
por mi ne gravas chu fosilo auh shovelilo estas pli tauhga auh pli bela. Por mi shovelilo estas la pli komprenebla vorto. Sed vershajne tio dependas de mia denaska lingvo kaj tial mi ne volas diskuti. Estas via laboro kaj via decido

Posted: Thu Jul 16, 2009 1:34 pm
by Piscator
Fakte, ne estas lia decido. >.> Mi do demandas min kial li ne membriĝas je la tradukada sekcio.

Mi opinias ke fosilo kaj ŝovelilo estas sinonimaj esprimoj. Ne ŝangas iun je la aĵo per si mem, ĉu ĝi uzatas por ŝoveli aŭ por fosi. Aliavorte, vi povas uzi ŝovelilon por fosi kaj fosilon por ŝoveli, ĉu ne?

Posted: Thu Jul 16, 2009 9:58 pm
by ichi
Mi do demandas min kial li ne membri^gas je la tradukada sekcio.

Antau jaro mi oferis helpi traduki. Neniu respondis.
Mi opinias ke fosilo kaj ^sovelilo estas sinonimaj

^Cu vi opinias ke fosi kaj ^soveli estas sinonimaj? Mi opinias ke ne. Lau PIVo: fosi = turni la teron per speciala ilo, fari kava^jon; ^soveli = depreni kaj trans^suti per ilo, for^jeti akvon el boato. Do, fosilo estas ilo por turni la teron au fari kava^jon, kaj ^sovelilo estas ilo por depreni/trans^suti erojn au for^jeti akvon el boato.

En Cantr estas ilo nomita "shovel" en la angla. Oni ne uzas tiun ilon por for^jeti akvon el boato, oni ne uzas tiun ilon por depreni/trans^suti erojn de unu loko al alia loko. Oni uzas tiun ilon por fosi kava^jon (puto), oni uzas tiun ilon por elfosi de la tero (argilo kaj kalk^stono), oni uzas tiun ilon por turni la teron (cepoj kaj spinacoj). En Esperanto la nomo de tiu ilo estas fosilo.

Posted: Thu Jul 16, 2009 10:17 pm
by ichi
por mi ne gravas chu fosilo auh shovelilo estas pli tauhga auh pli bela. Por mi shovelilo estas la pli komprenebla vorto.

Ne gravas ke anglaparolanto fosas per "shovel", pagas "rent" al sia domproprietanto, kaj man^gegas kiel "pig". La fakto ke shovelilo, rento kaj pigo estas pli kompreneblaj al anglaparolanto ne ^gustigas la misuzon de tiuj vortoj en Esperanto.