ichi wrote:Mi opinias ke fosilo kaj ^sovelilo estas sinonimaj
^Cu vi opinias ke fosi kaj ^soveli estas sinonimaj? Mi opinias ke ne. Lau PIVo: fosi = turni la teron per speciala ilo, fari kava^jon; ^soveli = depreni kaj trans^suti per ilo, for^jeti akvon el boato. Do, fosilo estas ilo por turni la teron au fari kava^jon, kaj ^sovelilo estas ilo por depreni/trans^suti erojn au for^jeti akvon el boato.
Ŝoveli kaj fosi ne estas sinonima, sed ŝovelilo kaj fosilo estas. Aŭ pli preciza, la vortoj "ŝovelilo" kaj "fosilo" ne estas sinonima, sed ambaŭ povas priskribi la saman aĵon. Kiel mi diris, vi povas uzi ŝovelilon por fosi kaj fosilon por ŝoveli.