Rekomendoj

Ekstere-de-la-rolanto diskutforumo por ludantoj en Esperanto

Moderators: Public Relations Department, Players Department

User avatar
Ronja Rotschopf
Posts: 3540
Joined: Tue Jul 22, 2008 7:04 pm
Location: Leipzig - Germany
Contact:

Rekomendoj

Postby Ronja Rotschopf » Wed Jan 23, 2019 2:06 pm

Por fari la ludon interesa, ecx se estas nur malmultaj kunludantoj oni povus:

- verki notojn (tion mi ege rekomendas. La plej bela afero kion mi iam ajn vidis en Cantr estas la bildvortaro de Al). Tiuj notoj povus esti bildoj, poemoj, taglibroj, enigmoj, scercoj, elpensitaj rakontoj, mapoj, vortaroj, eble ecx enluda statistiko, ktp. - Se vi vojagxas disvastigu la plej belajn kaj interesajn. Ankaux objektaj artajxoj verkeblas. Se via rolanto kreas ion unikan, li/sxi restos neforgesita por eterne (aux almenaux dum pluekzistas la ludo).
- se via rolanto estas sola, tiam vi plej bone lasu lin/sxin vojagxi. Se li/sxi ne estas vojagxema, sercxu vizitindan kaj facile viziteblan lokon por atendi tie vizitantojn (ekzemple cxe la marbordo)
- sercxi celon por via rolanto, kiu bezonas multajn jarojn por atingi gxin, kaj kiu prefereble ne estas nur kolektado de alta kvanto de rimedoj - se vi povas fari tion kune kun enludaj amikoj, tiam estas ecx pli bone.
- lerni lingvojn enlude (laux la reguloj - kun vortaro kaj kontakto al fremdlingvaj personoj)
- se via rolanto ne estas sola, lasu lin paroli, ecx se ne estas io vere priparolinda - eble el tio tamen io interesa evoluigxas.

- ankaux gxeneralaj rekomendoj pri rololudado legeblas kaj legindas, sed cxu oni preferas rololudon aux socian simuladon, tion cxiu mem decidu.

Pli da proponoj?

Return to “Esperantistaj Ludantoj (Esperanto)”

Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 1 guest