Vel^sipo?

Ekstere-de-la-rolanto diskutforumo por ludantoj en Esperanto

Moderators: Public Relations Department, Players Department

User avatar
Piscator
Administrator Emeritus
Posts: 6843
Joined: Sun Jul 02, 2006 4:06 pm
Location: Known Space

Postby Piscator » Mon Jun 29, 2009 9:18 pm

Ŝanĝitas.

Mi ankaŭ anstataŭigis "konservis XY procentojn" je "defendis XY procentojn". "Paratis" eblus ankaŭ.
Pretty in pink.
ichi
Posts: 129
Joined: Mon Jun 18, 2007 6:25 am

Postby ichi » Tue Jun 30, 2009 11:17 pm

Mi opinias ke oni ne uzu "tre" antau "pli".
Li estas en liaj sesdekkelkaj jaroj kaj senmal^spare laboras je la projekto 'Manufacturing a cot'. Li ^sajnas tre pli forta ol kutime. Li estas vestita per:

"Li ^sajnas esti multe pli forta ol kutime" estas bona, sed mi preferus "Li ^sajnas esti tre forta."

Ankau estis aliaj malglata^joj. Mi sugestas: "Li estas (^cirkau) sesdekjara^ga kaj efike laboras por la projekto 'Manufacturing a cot'. Li ^sajnas esti tre forta. Li portas:"
User avatar
Piscator
Administrator Emeritus
Posts: 6843
Joined: Sun Jul 02, 2006 4:06 pm
Location: Known Space

Postby Piscator » Wed Jul 01, 2009 12:35 am

Mi ne scias ĉu "tre pli" estas erara, sed "multe pli" ŝajnas esti multe pli kutima. Mi do konsentas ke la komparativa fraso ne necesas. "Li ŝajnas esti tre forta" aŭ "li ŝajnas fortegi" diras la samon kaj estas malpli komplika.

Sed tio kio frapis miajn okulojn estas la vorto "senmalŝpare". Mi ne memoras kiel la vorto estis tradukata antaŭe, sed tio traduko estas en la sama kategorio kaj "elĉerpiteco" miaopinie :wink: . La vorto sonas kvazaŭ oni laboras sen fari rubon. "Efike" sonas same, sed estas almenaŭ mallonga.
Ĉu "mezkapable" aŭ "averaĝe" eblas?
Pretty in pink.
User avatar
amika-babilfrenzo
Posts: 130
Joined: Wed Jun 10, 2009 11:01 pm

Postby amika-babilfrenzo » Wed Jul 01, 2009 7:14 pm

ichi wrote:"Li ^sajnas esti multe pli forta ol kutime" estas bona, sed mi preferus "Li ^sajnas esti tre forta."


Piscator wrote:Mi ne scias ĉu "tre pli" estas erara, sed "multe pli" ŝajnas esti multe pli kutima. Mi do konsentas ke la komparativa fraso ne necesas. "Li ŝajnas esti tre forta" aŭ "li ŝajnas fortegi" diras la samon kaj estas malpli komplika.


Ekzistas kvin gradoj: multe pli forta, pli forta, kutime forta, pli malforta, multe pli malforta. La anglaj frazoj ankaŭ estas komparitiva. Oni povas esti pli malforta ol kutime, sed ankoraŭ povas ŝajni forta laŭ multe pli malforta rolulo. Tial, mi preferus la komparativan frazon.

ichi wrote:Ankau estis aliaj malglata^joj. Mi sugestas: "Li estas (^cirkau) sesdekjara^ga kaj efike laboras por la projekto 'Manufacturing a cot'. Li ^sajnas esti tre forta. Li portas:"


Mi ŝanĝis tion.

Piscator wrote:Sed tio kio frapis miajn okulojn estas la vorto "senmalŝpare". Mi ne memoras kiel la vorto estis tradukata antaŭe, sed tio traduko estas en la sama kategorio kaj "elĉerpiteco" miaopinie :wink: . La vorto sonas kvazaŭ oni laboras sen fari rubon. "Efike" sonas same, sed estas almenaŭ mallonga.
Ĉu "mezkapable" aŭ "averaĝe" eblas?


La vorto 'senmalŝpare' ne estis tradukita antaŭe, sed estis la angla vorto 'efficiently'. Nun la traduko estas 'efike'.

Redakto: Ĉu iu alia havas 'Naskiĝis: je tago \2626 en ,' sur la paĝo?
ichi
Posts: 129
Joined: Mon Jun 18, 2007 6:25 am

Postby ichi » Wed Jul 01, 2009 8:22 pm

Ĉu iu alia havas 'Naskiĝis: je tago \2626 en ,' sur la paĝo?

Jes, mi ankau havas tiun problemon, sed ^gi ne estas Esperanto problemo. Mi havas la saman problemon en la angla.
User avatar
Piscator
Administrator Emeritus
Posts: 6843
Joined: Sun Jul 02, 2006 4:06 pm
Location: Known Space

Postby Piscator » Wed Jul 01, 2009 9:33 pm

amika-babilfrenzo wrote:Ekzistas kvin gradoj: multe pli forta, pli forta, kutime forta, pli malforta, multe pli malforta. La anglaj frazoj ankaŭ estas komparitiva. Oni povas esti pli malforta ol kutime, sed ankoraŭ povas ŝajni forta laŭ multe pli malforta rolulo. Tial, mi preferus la komparativan frazon.


Mi ne komprenas tion. Kial gravas ĉu oni ŝajnas pli forta ol la ĉirkaŭaj karakteroj? Eĉ se vi estas pli forta ol ili, vi ankoraŭ povas ŝajni "malforta".
Pretty in pink.
ichi
Posts: 129
Joined: Mon Jun 18, 2007 6:25 am

Postby ichi » Mon Jul 06, 2009 8:40 pm

Mi opinias ke ni ne uzu la vorton lorno por "binoculars".
Mi sugestas:
---------------------
telescope..................lorno
simple telescope.....simpla lorno
binoculars.................binoklo
spyglass....................lorneto
---------------------
User avatar
amika-babilfrenzo
Posts: 130
Joined: Wed Jun 10, 2009 11:01 pm

Postby amika-babilfrenzo » Sat Sep 26, 2009 5:18 am

Piscator wrote:
amika-babilfrenzo wrote:Ekzistas kvin gradoj: multe pli forta, pli forta, kutime forta, pli malforta, multe pli malforta. La anglaj frazoj ankaŭ estas komparitiva. Oni povas esti pli malforta ol kutime, sed ankoraŭ povas ŝajni forta laŭ multe pli malforta rolulo. Tial, mi preferus la komparativan frazon.


Mi ne komprenas tion. Kial gravas ĉu oni ŝajnas pli forta ol la ĉirkaŭaj karakteroj? Eĉ se vi estas pli forta ol ili, vi ankoraŭ povas ŝajni "malforta".


Vi tute pravas. Tamen, por esti fidela je la angla originalo mi uzis tiujn frazojn. Se vi pensas ke la simplaj frazoj plibonigus la lingvaĵon, mi ŝanĝos ilin. Ĉu?
Kilroy was not here

Return to “Esperantistaj Ludantoj (Esperanto)”

Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 1 guest