Jam de semajnoj mi kredas ke estas cimo en la norda duono de la esperanta insulo. Eble temas nur pri mia rolanto, kiu spertas tiajn problemojn, sed se iu ankaŭ spertis ion tian, mi ŝatus scii tion.
La afero estas ke tiu rolanto mia, en konstruaĵo, bezonis 3 aŭ 4 tagojn por fari ŝtonan hakilon, kion efika ilofabrikanto povus fari en malpli ol du tagoj. Tiu tempoperdo ege ĝenas min.
Ankaŭ same okazis pri ligna ŝildo, osta lanco kaj similaj aferoj. Li estas sperta pri armilfabrikado kaj bezonis duoble pli ol necese.
Mi vere ne scias kiel aldoni bildon, ve al mi. Mi ekranfotis projekton pri ligna ŝildo. Ĝi daŭras du tagojn. Averaĝe post unu horo la procento devus esti 100:(8x2)=6,25%. Do teorie tio devus esti pli por spertulo, ĉirkaŭ 8%. Tamen mia rolanto sukcesis nur 4,4%.
Se tio estas cimo nur de mia rolanto, kiel mi povas solvi ĝin?
Antaŭdankon.
Ebla cimo?
Moderators: Public Relations Department, Players Department
-
- Posts: 47
- Joined: Wed Nov 11, 2015 2:46 pm
- Snickie
- RD/HR Member/Translator-English (LD)
- Posts: 4946
- Joined: Tue Jul 06, 2010 5:28 pm
- Location: FL
Re: Ebla cimo?
Cxu via rolanto estas vundita aux damagxita? Se ne, mi kontaktos al la Fako de Programado.
-
- Posts: 47
- Joined: Wed Nov 11, 2015 2:46 pm
Re: Ebla cimo?
Ho, fek! Mdr, mi ne pensis pri tio
Jes ja, li estis vere vundita (pli malpli 60%), do nun mi komprenas ĉion. Ja ŝajnis strange ke nun li rikoltas laŭ normala rapido...(li resaniĝis)
Dankon Snickie!
Jes ja, li estis vere vundita (pli malpli 60%), do nun mi komprenas ĉion. Ja ŝajnis strange ke nun li rikoltas laŭ normala rapido...(li resaniĝis)
Dankon Snickie!
- Snickie
- RD/HR Member/Translator-English (LD)
- Posts: 4946
- Joined: Tue Jul 06, 2010 5:28 pm
- Location: FL
Re: Ebla cimo?
Nedankinde
Return to “Esperantistaj Ludantoj (Esperanto)”
Who is online
Users browsing this forum: No registered users and 1 guest