ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)

Ekstere-de-la-rolanto diskutforumo por ludantoj en Esperanto

Moderators: Public Relations Department, Players Department

User avatar
Ronja Rotschopf
Posts: 3540
Joined: Tue Jul 22, 2008 7:04 pm
Location: Leipzig - Germany
Contact:

ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)

Postby Ronja Rotschopf » Sat Apr 30, 2011 10:10 pm

(ni baldaŭ sendos enludmesaĝon al la ludantoj kiuj havas Esperanto-rolulojn pri tiu temo, kiu ankaŭ enhavos enketon)

Nuntempe la naskiĝsistemo funkcias tiel ke nova rolulo nur povas naskiĝi en lokoj kie jam estas almenaŭ du aliaj roluloj kiuj parolas la lingvon kiun oni selektis por tiu nova rolulo.

Pro malgranda nombro de Esperanto-roluloj, kiuj ankaŭ ofte troviĝas en multaj diversaj lokoj, nuntempe ni ne havas multajn eblajn naskiĝlokojn por novaj Esperanto-roluloj. Sub plej malbonaj kondiĉoj ni eĉ havas nur unu eblan naskiĝlokon. Tial jam okazis ke unu ludanto kreis novajn rolulojn kiuj preskaŭ ĉiuj (ses el sep) naskiĝis en la sama loko. Sed la celo de tiu ĉi ludo nek estas ke unu ludanto devas rolludi nur kun propraj roluloj nek ke li devas sendi rolulojn for de la naskiĝloko kaj riski per tio ke ili dum longa tempo ne povas renkonti aliajn Esperanto-parolantojn.

Se tio okazas, ni riskas, ke novaj ludantoj kun Esperanto-roluloj rapide perdos la intereson.

Ebla solvo por tiu ĉi problemo povus esti ke ni ŝanĝus la naskiĝsistemon al fiksaj naskiĝlokoj (ĝis ni denove havos kelkajn lokojn kiuj taŭgas kiel naskiĝlokoj, do kun almenaŭ du roluloj). La avantaĝo estus ke komence de tiu ĉi ŝanĝo ni havus pli da eblaj naskiĝlokoj ol nuntempe kaj post iom da tempo eble eĉ denove lokojn kun multaj Esperanto-roluloj. Tiel ni ankaŭ plibonigus la eblojn por vere ludi iun rolon.

Do, unue la demando estas: ĉu vi volas ĉi-tiun ŝanĝon al naskiĝsistemo kun fiksaj naskiĝlokoj?

Se jes, la dua demando estas, kiujn lokojn vi deziras kiel naskiĝlokojn?

Miaj proponoj estas Ĉiela Savo kiel nuntempe plej granda urb(et)o de Esperanto-roluloj kaj krome tri lokoj sur la Esperanto-insulo: Sjuno Montaro Okcidenta, Irdrosto kaj Uurfo.

Sed memkompreneble ni ankaŭ povas diskuti aliajn proponojn.
ichi
Posts: 129
Joined: Mon Jun 18, 2007 6:25 am

Re: Ebla ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)

Postby ichi » Wed May 18, 2011 2:05 am

Mi konsentas pri ^Ciela Savo, Irdrosto kaj Uurfo. Ili estas agrablaj lokoj kie novuloj facile trovos man^ga^jon. Mi malkonsentas pri Sjuno Montaro Okcidenta al kiu mankas man^geblaj rimedoj. Novuloj ne prosperos en Sjuno Montaro Okcidenta.

Se ni bezonas kvaran naski^glokon, mi sugestas Kizedrejon au Jerifo Kamparo Nordan.
User avatar
Ronja Rotschopf
Posts: 3540
Joined: Tue Jul 22, 2008 7:04 pm
Location: Leipzig - Germany
Contact:

Re: Ebla ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)

Postby Ronja Rotschopf » Wed May 18, 2011 4:54 am

ichi wrote:Se ni bezonas kvaran naski^glokon, mi sugestas Kizedrejon au Jerifo Kamparo Nordan.


Nek en Kizedrejo nek en Jerifo Kamparo Norda estas roluloj. Se nova ludanto kreus siajn unuajn rolulojn tie, ni certe tuj perdus lin/sxin.

ichi wrote: Novuloj ne prosperos en Sjuno Montaro Okcidenta.

Tio estas laux mia opinio la kulpo de la roluloj tie ;-) Sed ecx malafablaj, nehelpemaj kaj avaraj uloj estas pli bone ol neniu kun kiu novuloj povas paroli.



Bedauxrinde nuntempe ne eblas krei la menciitan enludenketon kaj pro manko de opinioj cxi tie, probable ne baldaux okazos tiu sxangxo. Tio signifas ke Sjuno Montaro Okcidenta estas kaj restos naskigxloko.
User avatar
Ronja Rotschopf
Posts: 3540
Joined: Tue Jul 22, 2008 7:04 pm
Location: Leipzig - Germany
Contact:

Re: Ebla ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)

Postby Ronja Rotschopf » Tue Aug 02, 2011 7:32 pm

La rezulto de la enketo: 23 konsentis, 12 ne konsentis
do, ekde hodiaux la naskigxsistemo estas sxangxita kaj la Esperantoroluloj havas 4 naskigxlokojn: Cxiela Savo, Sjuno Montaro Okcidenta, Irdrosto kaj Uurfo

Estos ebla resxangxi la sistemon al la kutima, fleksebla naskigxsistemo. La propono estas ke la ludantoj kun Eo-roluloj decidos tion, kiam ekzistos suficxe da Eo-roluloj kaj la sistemo kun la fiksitaj naskigxlokoj estos perdinta siajn avantagxojn.
Rogir
Posts: 11
Joined: Sun Sep 11, 2016 7:53 am

Re: ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)

Postby Rogir » Sun Sep 11, 2016 8:03 am

Saluton Ronja kaj aliaj,

Ĉu la naskiĝos por esperantaj ludantoj daŭre okazas nur en la samaj kvar lokoj? Ĉu indus ŝanĝi tion por ne havi ĉiam la samajn vilaĝojn?
clavell
Posts: 47
Joined: Wed Nov 11, 2015 2:46 pm

Re: ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)

Postby clavell » Sun Sep 11, 2016 9:31 am

Ĉi tiu sistemo ne ŝanĝiĝis. Jes ja oni povus ŝanĝi la kvar naskiĝlokojn, sed unue devus stariĝi kelkaj novaj loĝataj lokoj kie novuloj ne estus solaj kaj mortus je la unua tago
Rogir
Posts: 11
Joined: Sun Sep 11, 2016 7:53 am

Re: ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)

Postby Rogir » Sun Sep 11, 2016 9:36 am

Kial ne la dinamika sistemo, per kio rolantoj naskiĝas en lokoj kun aliaj ludantoj? Ĉu tiam rolantoj naskiĝos en pli interesaj lokoj, aŭ ĉu preskaŭ nur en la grandaj vilaĝoj?
clavell
Posts: 47
Joined: Wed Nov 11, 2015 2:46 pm

Re: ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)

Postby clavell » Sun Sep 11, 2016 9:42 am

Tiam ili naskiĝos en lokoj kie (se ni sekvas la normalan sistemon) estas almenaŭ 2 ludantoj (ekstere de konstruaĵoj) aŭ estis dum la lastaj 24 horoj (se mi bone memoras). Do, tial ke multaj rolantoj vojaĝemas, tiaj kondiĉoj ŝajne aperus nur en la samaj naskiĝlokoj (krom en la aĉa montaro).
Rogir
Posts: 11
Joined: Sun Sep 11, 2016 7:53 am

Re: ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)

Postby Rogir » Sun Sep 11, 2016 11:39 am

Sed nun, sciante eksterrole, ke neniam povas naskiĝi rolantoj en aliaj lokoj ol la konataj kvar, ne indas por mia rolanto iri al nova loko por tie fondi novan vilaĝon. Se la dinamika sistemo en la nuna situacio donus la saman rezulton ol la maldinamika, tiam mi preferus la dinamikan.
User avatar
Ronja Rotschopf
Posts: 3540
Joined: Tue Jul 22, 2008 7:04 pm
Location: Leipzig - Germany
Contact:

Re: ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)

Postby Ronja Rotschopf » Tue Sep 13, 2016 10:34 pm

Se mi ĝuste memoras, iam restis nur unu loko kun minimume du rolantoj kaj pro tio okazis la ŝanĝo al kvar fiksaj lokoj. Kaj verdire la risko ke tio povas okazi denove, estas relative alta pro nia tre malalta nombro de ludantoj.

Se minimume tri ludantoj restus aktivaj dum longa tempo, ŝanĝo al dinamika sistemo povus havi sencon. Tio havus la avantaĝon ke iĝus pli interesa krei novajn rolantojn, sen esti devigita forsendi kaj vojaĝigi ilin tuj.

La malavantaĝo daŭre estus ke povus aperi novaj rolantoj ekster la fiksaj Esperanto-lokoj, kie novuloj estus malhelpaj (ekzemple se la ŝipo de la du vojaĝantoj jam estas plena). Ankaŭ povus okazi ke aperas nova rolanto en loko en kiu mallonge antaŭe ankoraŭ estis du aliaj rolantoj, kiuj dume jam pluvojaĝis kaj neniam ekscios ke ili kreis novaperinton, kiu tre verŝajne bezonus ilian helpon.

Teorie eblus solvi la problemojn (ekzemple la aĉan lokon en la montaro aŭ la mankan eblon ke ekster la kvar fiksaj lokoj aperas novuloj) per notoj enlude.

Mi nun ne havas fortan preferon pri unu de la du ebloj, kaj se ŝanĝoj helpas fari la ludon pli alloga por kapti novajn kaj teni malnovajn ludantojn, tiam vi bonvolu decidi tion :-)
Rogir
Posts: 11
Joined: Sun Sep 11, 2016 7:53 am

Re: ŝanĝo de la frajsistemo (naskiĝsistemo)

Postby Rogir » Sun Sep 18, 2016 11:03 am

Mi vidis en la forumparto Suggestions la ideon, ke oni povu elŝalti la eblecon instigi kreadon de novuloj ĉirkaŭ oni. Eble se tio estos enŝaltita, la risko (neniam en sia vivo trovi alian esperantistan ludanton) malaperus.

Return to “Esperantistaj Ludantoj (Esperanto)”

Who is online

Users browsing this forum: No registered users and 1 guest