Page 1 of 1

Jen Cantr

Posted: Thu Feb 25, 2010 8:17 pm
by diurnal_lee
Mi kantas ofte "Jen", da Alejandro Cossavella. Tiu kanto estas simpla kaj persista.

Dum mi ludas Cantr, me kantas novajn textojn.

Jen - ĉasado
Jen konstruado
Jen malsamaj kapabloj
Jen la urbesto
Jen la pirato
Jen malsamaj verkistoj

Kiu cantrajn vortojn kantrus vi?

Re: Jen Cantr

Posted: Thu Feb 25, 2010 9:08 pm
by Ronja Rotschopf
gxis nun mi neniam kantis kantrajn vortojn. Sed mi sxatas la ideon. :-)

Re: Jen Cantr

Posted: Sat Oct 02, 2010 8:58 pm
by Ronja Rotschopf
diurnal_lee wrote:Mi kantas ofte "Jen", da Alejandro Cossavella.


mi trovis bonan ligilon: http://www.youtube.com/watch?v=v1fvqZIO ... re=related
Fakte, "Jen" estis la unua Esperantokanto kion mi aŭskultis. Jes, mi eklernis la lingvon kun la "Kurso de Esperanto". Kaj ĉiuj, kiuj ankaŭ faris tiun kurson, nun scias ke la dua esperantlingva kanto kion mi aŭskultis estis "Bluaj Fragoj" de la grupo "Merlin": http://www.youtube.com/watch?v=U8H8f2IM ... re=related

la nova teksto por Cantr:

VERDA KANTRO
Gxis kie mi povas iri
Pruvi mian amon al vi?
Mi aliros gxis la fino
De la cxielarko de via animo
Mi volas scii kiom da valoro
Scii tutan la veron
Marsxi sub la pluvo
Banigxi en la lumo
Nur mi povas diri
Cxion, kion mi scias
Cxion, kion mi sentas
Cxion, kio mi estas
Alveni ecx en senfino
Kaj doni al gxi mian koron
al retludo, la verda kantro
Gxis kie mi povas ...
...al retludo, la verda kantro...

verda kantro, verda kantro ;-)

tio eble estas ankaŭ bona ligilo: http://www.youtube.com/user/eobo49821
tiu uzanto de YouTube alŝutis diversajn kantojn kun tekstoj

Re: Jen Cantr

Posted: Sun Oct 03, 2010 1:48 pm
by Ronja Rotschopf
ne kanto, sed poemo
mi mem scias ke la nivelo/kvalito ne estas tre alta, do bonvole ne kritiku tro severe ;-)

La Malzo

Vi ne konis nin
kaj ni ne konis vin
tamen nin subtenis vi
afabla kaj prudenta vir'

vi ne konis nin
kaj ni ne konis vin
tamen nin atakis vi
ruzacxa kaj fortega vir'

Cxu malamiko aux amiko
ni ne forgesos vin, la Malzo