Kial la Esperanta Insulo ne progresas?
Posted: Tue Dec 19, 2006 9:59 pm
Mi jam ludis Cantr-n dum pli ol unu jaro, sed lastatempe mi iomete seniluziiĝis kun la ludo, ĉar mi sentas ke la Esperanta insulo ne progresas.
Estas nun relative grandnombra kvanto de roluloj, sed la plimulto estas silentuloj, kiuj post kelkaj semajnoj mortas. La aktivaj roluloj malmultas, kaj tio faras la ludon enua.
Aliflanke, mi ankaŭ ludas Cantr-n en la hispana lingvo, kaj mi ŝategas ludi ĝin. La homoj estas multe pli aktivaj, kaj tio faras la ludon ekscita. En la hispanlingva insulo loĝas kaj hispanlingvanoj kaj germanlingvanoj, kaj en la apuda insulo ni havas nederlandlingvanojn kaj franclingvanojn. Mi kredas ke la mikso faras la ludon pli interesa, la malsamaj popoloj komercas inter si, ni komunikiĝas per gestoj kaj rudimentaj vortaroj...
Sed ni la esperantlingvanoj estas tute izolita, krom ŝipo de svedaj vojaĝistoj ni renkontis neniun popolon kun kiu ni povus rilati. Mi kredas ke la Esperanta insulo devintus esti lokita kune kun alia lingva grupo.
Kaj eble la pasiveco de la plimulto de la ludantoj devenas de la nesufica kono de nia lingvo, aŭ... mi ne scias, sed mi kredas ke ni devus provi solvi ĉi tion, kelkaj el miaj roluloj komencis perdi la deziron plu vivi...
Ĉu vi havas sugestojn?